Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La bona olda drinkejmastro

Tie ĉi, de kie oni devas iri
longe, por ekvidi monton, sur l' Ebeno,
sur l' Ebeno bela vivas mi kontente,
gaje pasigante tagojn de sereno.
En drinkej' mi loĝas, en drinkej' silenta,
nur malofte bruas nokte drink-kompanoj.
Bona maljunulo estas en ĝi mastro,
benu Dio, benu lin per ambaŭ manoj.

Tian prizorgadon mi neniam havis,
loĝon, manĝon, trinkon mi senpage ĝuas,
mi neniun devas ĉe tagmanĝ' atendi,
kaj atendas ĉiuj, kiam mi malfruas.
Mi bedaŭras sole, ke la olda mastro
ofte ekkverelas kun l' edzin' pro vanoj,
nu, sed post kverelo ili repaciĝas,
benu Dio, benu lin per ambaŭ manoj.

Ni parolas ofte pri l' pasintaj tempoj.
Ho, la temp' malnova estis ja sen ombro!
Li ĝardenon, domon, kampon, monon havis,
kaj ĉevalojn, bovojn sen eĉ kon' de l' nombro.
Portis for la domon ondoj de Danubo,
monon la malnobla tromp' de ĉarlatanoj,
tiel malriĉiĝis la maljuna mastro,
benu Dio, benu lin per ambaŭ manoj.

Jam krepuska estas tag' de lia vivo,
tiaaĝe oni jam ripozi emas,
kaj la malfeliĉo lin, kompatindulon,
ĝuste nun per plejaj zorgoj, plagoj premas.
Sen dimanĉ' li estas, ĝismalfrue penas,
kaj jam frue estas ree sur kalkanoj.
Kiel mi kompatas ĉi maljunan mastron,
benu Dio, benu lin per ambaŭ manoj.

Mi lin kuraĝigas: turnos sin la sorto,
sed li nur la kapon skuas nekredante.
"Jes, jes" diras poste "turnos sin la sorto,
ĉar piedoj miaj staras jam tombrande."
Mi sur lian bruston falas afliktite
kaj vizaĝon lian lavas per larmbanoj,
ĉar ĉi bona mastro estas mia patro,
benu Dio, benu lin per ambaŭ manoj.